Preĝejo Sankta Mikaelo (Csót)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo
Aerfoto pri Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Csót
Aerfoto pri Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo en Csót
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csót
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém (urbo)
dekanujo Pápa
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jakab Fellner
Konstrustilo baroko, kelkaj partoj restis romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csót.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika kirko konstruiĝis en la 11-a jarcento. Depost 1543 la vilaĝo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj bataladoj. En 1784 el la restantaj ruinoj oni konstruis novan preĝejon, sed la sanktejo grandparte restis origina. La orgeno estis farita en 1817, trakonstruita en 1892. Arkeologoj trovis la mezepokajn murojn kaj fenestrojn en 1971, post 2 jaroj la plena preĝejo renoviĝis, same en 2012.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola tie, kie la ĉefvojo konverĝas kun flankovojo. La plena kirko laŭ la trotuaro estas ĉirkaŭirebla. En mezo de la simetria fasado la kvarangula turo reliefas, kies piedo estas la enirejo. La sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. La konstruaĵo finiĝas en brikoforma sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.