Saltu al enhavo

Preĝejo Savinto (Koburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
eksa tombeja kirko, Koburge

Preĝejo Savinto (germane: St. SalvatorGottesackerkirche) estas protestantisma kirko ĉe iama tombejo en Koburgo, Germanujo (Untere Salvatorgasse 6). Tuj apudas la gimnazio Albertinum.

Tombejo dua estis aranĝita rande de la antaŭurbo Ketschenvorstadt kiel anstataŭo por tombejo ĉirkaŭ la Maŭrico-kirko. Aldonis oni predikistan ejon etan; kaj en 1660-62 preĝejon. Situante ĉe la uesta flanko de la tombejo ĝi estas orientigita, pro spacdisdonaj kialoj, suden. Norde estas ankoraŭ kelkaj kriptaj arkadoj. En septembro 1662 ĝi konsekriĝis en ĉeesto de duko Frederiko Vilhelmo la 2-a (Saksio-Altenburg). En 1740 ricevis ĝi sakristion por ne interrompi liturgiaĵojn dum al restaŭradoj de najbara Maŭrico-kirko En 1824 oni apoge metis malnovajn tomboslabojn vanden. Okcidenta alirejo altombeja havas portalon kun figuro de Jesuo Kristo (la Savinto). Post la inaŭguro de moderna tombejo ĉe Glockenberg en la 1856-a jaro ĝi ĉesis funkcii tombeje estante ekde 1984 parko.

La malfrugotika halokirko (22,8 m de longeco, 11 m de larĝeco) havas altarejon triflankan kaj fermitan. La norda flanko havas lignan eksteran ŝtuparon ĝisgalerie. Sube estas la ĉefa enirejo kun larĝa, duala romp-arka portalo. Tegmente estas sesangula, ardezumita firstotureto kun arkada supro kaj spajro.

Iam la kirko havis barelvolbon kaj vandajn pentraĵojn kun kurtenaj motivoj. Inter 1961-63 oni enmetis, por fortiki la statikon, betonajn kontraŭfortojn kun ankraj traboj. Tiam alvenis ankaŭ nova orgengalerio, nova altaro kaj duonalta altarvando (kun kolora vitromozaiko de la koburga skulptisto Köhler: spekteblas sencoj de la entombigo de Kristo, la Kruco kaj Lia apero postresurekta).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Lothar Hofmann: Denkmale Region Coburg – Neustadt – Sonneberg: Orte der Einkehr und des Gebets. Historische Sakralbauten. Ein Führer durch die Kirchen der Landkreise Coburg und Sonneberg. Verlag Gerätemuseum des Coburger Landes, Ahorn 2007, ISBN 3-930531-04-6.
  • Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Volumo IV.48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 389–390.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]