Preĝejo Stefano la 1-a (Kercseliget)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kercseliget
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Kercseliget
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kercseliget
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Kaposvár
paroĥo en Mosdós
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko-klasikismo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Kercseliget.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1332 jam estis tie kirko, kiu detruiĝis dum dominado de la turkoj. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1781 kaj 1784 en la sama loko. Pri reuzo el la restintaj ruinoj mankas informoj, tamen povis okazi. La orgeno estis konstruita en 1902. La preĝejo estis renovigita en 1910, samtempe 2 krucnavoj estis alkonstruitaj. La internaj muroj estis pentritaj en 1928, renovigitaj en la 1980-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en rando de la vilaĝo sur monteto, apude estas krucifikso. Ŝtupoj kuras al la simetria fasado. La turo meze iomete reliefas. Interne Mór Than pentris la ĉefaltaran bildon.

Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.