Preĝejo Stefano la 1-a (Miskolc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Miskolc
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Miskolc
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Miskolc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
Dato de konsekro 1943
Konsekrinto Czapik Gyula
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 43 m
Larĝo 18 m
Alto 15 m (la komenca turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Miskolc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni planis la preĝejon en 1938 je la miljara datreveno de reĝo Sankta Stefano, sed pro la 2-a mondmilito ĝi prokrastiĝis kelkajn jarojn. La orgeno pretiĝis en 1989.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Interne en la preĝejo 3 flankaj altaroj troviĝas: Sankta Jozefo, Dipatrino kaj Koro de Jesuo. Fresko de la sanktejo pretiĝis en 1955. Ili prezentas hungarajn historiajn figurojn kaj sanktulojn: Stefano la 1-a (Hungario), Sankta Margareta de Hungario, Elizabeto de Hungario, Johano Hunyadi, Francisko Rákóczi la 2-a, Péter Pázmány kaj aliaj. La skulptaĵoj prezentas reĝon Stefanon, Sanktan Terezian kaj Sanktan Antonion de Padovo. La nuna turo konstruiĝis en 1980.

Oni aranĝas ankaŭ koncertojn en la preĝejo. Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interna parto de la preĝejo