Preĝejo de Cabarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cabarz, ekstero kirka, 2009
kirka portalo (2013)

La protestantisma Preĝejo de Cabarz (germane: Kirche Cabarz; sen patroneco) troviĝas en Cabarz, urbokvartalo de Bad Tabarz, Germanujo (Lindenstraße nr. 12). La monumentprotektotaĵo konstruiĝis en 1673.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Princ-elektisto Johano Frederiko la Grandanima ordonis komence de la 16-a jarcento kunigon de Cabarz kun la apudaj komunumoj de Kleintabarz, Großtabarz kaj Nonnenberg sub la ŝirmon de Langenhain (Waltershausen).En 1536 la vilaĝanoj ricevis propran paroĥestron. Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) starigis en 1650 propran kirkon. La komunumo de Fischbach (Waltershausen), kiu antaŭe apartenis al Schwarzhausen, kunfandiĝis kun la menciita grandkomunumo kaj Andreas Erlemann iĝis paroĥestro. Pro kresko de la fidelularo estiĝis en 1660 nova ejo kiu en novembro 1669 brulkonsumiĝis, kun la lernigista loĝejo, dekses privataj domoj kaj tri garbejoj. Fajregofonto estis garbejo. La eklezia kroniko registris la aĵojn servitajn kaj raporton pri la bapto de filo de Hermann Kohlhaas, kiun animzorganto August Leonhard faris en la 22.11.1669 sub libera aero.

Nuna kirka ejo[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa tuto fariĝis inter 1670 kaj 1673 kontraŭ la sumo de 850 guldenoj. En 1713 oni akiris orgenon, lignan barelvolbon kaj galeriojn, krome predikejon sonresendilo. En aŭgusto 1673 oni festis la rekonsekron, en septembro la meton de la spajropinta globo.

Novan orgenon kreis inter 1823 kaj 1825 Johann Valentin Knauf el Großtabarz. Havas ĝi 25 registrojn sur du klavarroj kun pedalo. Ĉirkaŭ la jaro 2005-a ĝi ne plu uzeblis.[1]

Dum la Unua mondmilito du sonoriloj kaj stanaj fajfoj estis fordonotaj por armilproduktado. Dum GDR-tempo alvenis nova tegmento, post Turniĝo sekvis kromaj restaŭradoj eksteraj kaj internaj (i.a. kontraŭ domfungoj).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj sur Orgbase.nl
50.87952910.502392