Preĝejo Sankta Anna (Pápa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Anna
Preĝejo de Sankta Anna en Pápa
Preĝejo de Sankta Anna en Pápa
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Veszprém
diocezo Veszprém
Dato de konsekro 1756 (la pli frua kapelo)
Statuso paroĥa preĝejo ekde 1943
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Anna estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Pápa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue kapelo estis tie, kiun ekde la 16-a jarcento la kalvinanoj profitis. En 1752 la romkatolika eklezio reokupis la lignan kapelon kaj konstruis preĝejeton sur lokon de la kapelo. Ĝi estis apudtombeja preĝejo. En 1875 pli nova preĝejo konstruiĝis, ĉar la tombejo ĉesis funkcii.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas unu navon kaj super la enirejo turon. La ĉefaltaro prezentas Sanktan Annan ekde 1950. La flankaj altaroj estas dediĉitaj al Dipatrino kaj Koro de Jesuo. Ili pretiĝis en 1904. La 8 fenestrobildoj montras Sanktan Elizabeton, apostolon Sankta Andreo, Sanktan Jozefon, Sanktan Karolon, Reĝon Sanktan Stefanon, apostolojn Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj Dipatrinon de hungaroj.

Antaŭ la preĝejo kruco estas videbla, kiu memorigas pri ĥolero okazinta en 1712. Kermeso okazas en la 16-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]