Preĝejo de Sankta Klara de Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Sankta Klara de Porto
kristana preĝejomonaĥejokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 1457
Lando Portugalio vd
Situo Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória
Adreso Largo Primeiro de Dezembro
Situo
Geografia situo 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 33″ U (mapo)41.1425-8.60916667Koordinatoj: 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 33″ U (mapo) [+]
Preĝejo de Sankta Klara de Porto (Porto)
Preĝejo de Sankta Klara de Porto (Porto)
DEC
Preĝejo de Sankta Klara de Porto
Preĝejo de Sankta Klara de Porto
Situo de Preĝejo de Sankta Klara de Porto
Map
Preĝejo de Sankta Klara de Porto
vdr

La Preĝejo Sankta Klara (Igreja de Santa Clara) estas katolika templo en la submunicipo (freguesia) , en Porto, Portugalio. En ĝia interno estas unu de la plej bonaj montroj de arto de la orumita lignoĉizado de la Johaneca Baroko.

Konstruita flanke de la pli videbla parto de la Ferdinandaj Muregoj, la Preĝejo Sankta Klara estis kompletigita en 1457, same kiel la monaĥejo kun kiu ĝi faris ensemblon. Tio estis mendo de klarisaj franciskannoj kiuj klopodis por translokiĝi el alia monaĥejo, de la 13-a jarcento, en Entre Ambos-os-Rios, nuna Torrão. Je la nuligo de kelkaj monaĥejoj pli malgrandaj en diversaj lokoj inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj, la monaĥinoj agregiĝis en Sankta Klara kunportante siajn rentojn, el kiuj unu estis paspago de ĉiuj varoj kiuj pasis laŭ la rivero Douro.

Ornamado de la plafono.

Fine de la 19-a jarcento, je la morto de la lasta monaĥino, la konvento fermiĝis kio rezultis en degradado de la konstruaĵo. Poste, estante ŝtata heredaĵo, kaj ricevinte necesajn laborojn, ĝi estis adaptita por sanservo kaj aliaj institucioj.

La eniro al la preĝejo fariĝas tra baroka pordo kun platereskaj elementoj, datita de 1697 kaj reformita en la 18-a jarcento, kum elementoj renesancaj kiel salomonaj kolonoj kaj korintaj kapiteloj. Interne videblas grandiozaj ornamaj orumitaj lignoĉizaĵoj de la unua duono de la 18-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]