Preĝejo Sankta Mikaelo (Csempeszkopács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Mikaelo
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Csempeszkopács
Preĝejo de Sankta Mikaelo en Csempeszkopács
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csempeszkopács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csempeszkopács.

Historio[redakti | redakti fonton]

La paroĥa kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. Tiam fosaĵo (jam malaperinta) defendis ĝin. Kelkaj partoj de la originaj freskoj ankaŭ nun estas videblaj (ekzemple bildoj pri apostoloj ĉe la sankteja muro). Oni pentris pli novajn popolecajn bildojn en 1658. La preĝejo apartenas al la plej vizitindaj konstruaĵoj en Hungario.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konsistas el 3 partoj. La unua parto estas la kvadrata turo havanta apartan enirejon. meze estas la navo, la enirejo estas flanke. Fine estas la duonronda sanktejoj. Interne Stefano Dorffmeister pentris bildon pri Sankta Triunuo.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.