Preĝejo de sankta Petro de Alkantara (Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de sankta Petro de Alkantara

Preĝejo de sankta Petro de Alkantara situas en la centro de Doly (antaŭe Karvinná, nun parto de Karviná) en la Teŝina Silezio. La preĝejo estas paroĥopreĝejo de paroĥo Karviná-Doly en Karvina dekanujo en la Ostrava-Opava diocezo. La paroĥo estas administrata ek paroĥo Karviná-Fryštát. La preĝejo estas registrita en la Ĉeĥa Libro de Rekordoj kaj Vidindaĵoj kiel la plej dekliva preĝejo en Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estis konstruita de la familio Larisch en 1736 en baroka stilo[1], sur la loko de la ligna preĝejo de sankta Martino (mencita en 1447). En la interno estas gotika baptujo el la 15-a jarcento.

De 1854, intensaj minadoperacioj kondukis al devio de la konstruaĵo je 6,8° de la vertikalao kaj malaltigo de la ĉirkaŭaĵo je preskaŭ 34 metroj. En la 1990-aj jaroj, la konstruaĵo riskis disfali. Ĝis 1994-1995 efektiviĝis grava renovigo kaj la konstruaĵo estis protektita kontraŭ detruo. Nuntempe la preĝejo estas protektita kiel kultura memento de Ĉeĥio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcin Żerański: Śląsk Cieszyński. Od Bielska-Białej do Ostrawy. Cieszyn: Pracownia na pastwiskach, 2012, s. 106. ISBN 978-83-933109-3-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]