Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Žďár nad Sázavou)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora
Monda heredaĵo

Lando  Ĉeĥio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 690
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)49.5815.94194Koordinatoj: 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)
Koordinatoj 49° 35′ N 15° 56′ O / 49.583 °N, 15.933 °O / 49.583; 15.933 (mapo)Koordinatoj: 49° 35′ N 15° 56′ O / 49.583 °N, 15.933 °O / 49.583; 15.933 (mapo)
Registra historio
Registrado 1994  (18-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora(ĉeĥlingve Poutní kostel sv. Jana Nepomuckého na Zelené Hoře) estas mondfama pilgrimloko en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en regiono Vysočina, surlime inter Bohemio kaj Moravio, proksime al urbo Žďár nad Sázavou. En 1994 envicigita al la listo de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO.

La konstruo estis iniciatita de la abato de la cisterciana monaĥejo en Žďár nad Sázavou Václav Vejmluva. La preĝejo estis konstruita en 1719-1722 de genia italdevena ĉeĥa arkitekto Jan Blažej Santini-Aichel, kiu unike kombinis kaj en la konstruaĵo mem kaj en la ornamo gotikaj elementojn kun baroko de Borromini, kun implemento de kompleksa numera simbolismo, kiu ne havas analogion en tuta Eŭropo. La preĝejo estas konstruita en formo de kvinpinta stelo, havas kvin enirpordojn kaj kvin altarojn. Ĝi estas ĉirkaŭita per ampleksa ambito en formo de stelo kaj duetaĝaj tralumigitaj arkadoj.

La tuta publike alirebla areo konsistas el:


Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo angle