Predanovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Predanovci, hungare Rónafő estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Puconci.

Municipo Puconci en Slovenio, kie Predanovci troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Predanovci situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Rónafő 48 domojn kaj 270 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1929, 1956, 1961, 1970 kaj 2002 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si