Preki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1963 (1963-06-24) (60-jaraĝa)
en Beogrado
Lingvoj serbaangla
Ŝtataneco SerbioUsono
Familio
Infano Nick Radosavljević
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Preki, je vera nomo serbe Predrag Radosavljević en latinaj literoj kaj Предраг Радосављевић en cirilaj, estas usona futbalisto kaj futbala trejnisto de serba deveno. Li naskiĝis 24-an de junio 1963 en Beogrado. Dum sia profesia futbalista kariero li membris en la unuaj viraj teamoj de la kluboj Ruĝa Stelo de Beogrado (1982-1985), Tacoma Stars el Tacoma, Vaŝingtonio (1985-1990), St. Louis Storm el Sankta Luiso (1990-1992), Everton FC (1992-1994), Portsmouth F.C. el Portsmouth, Anglio (1994-1995), San Jose Grizzlies el San-Joseo, Kalifornio (1995-1996), Sporting Kansas City (1996-2000 kaj 2002-2005) kaj intertempe estis en Miami Fusion (2001). Kadre de tio, li kun-konkuris en la F.A. Supra Ligo de Anglio kaj en la Granda Ligo Futbala de Usono. Krome li ekde 1996 ĝis 2001 membris en la Usona nacia teamo de futbalo - en tiu tempo li ludis en 28 matĉoj kaj atingis 4 golojn. Interalie li partoprenis 2 matĉojn en la Futbala Mondpokalo 1998 en Francio. Tie la 10-an de februaro 1998 li trafis la nuran golon en sensacia 1-0 venko super Brazilo. Estis la unua kaj sola fojo, ke Usono venkis kontraŭ la sudamerikanoj.

Kiel futbala trejnisto li aktivis de 2007 ĝis 2009 en C.D. Chivas USA, en 2010 ĉe Toronto FC, de 2013 ĝis 2015 en Sacramento Republic kaj ekde oktobro 2016 ĝis la fino de 2017 trejnis en Saint Louis FC.

Lia filo Nick (n. en 1993 en Liverpool, dum la patro estis en Everton FC) ankaŭ estas profesia futbalisto.