Preĝejo Egido de Dionaskanto (Budapeŝto)
Preĝejo Egido de Dionaskanto | ||
---|---|---|
Grek-katolika preĝejo Egido de Dionaskanto en Budapeŝto
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Erzsébetváros (distrikto) | |
Geografia situo | 47° 30′ 5″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo)47.501419.0766Koordinatoj: 47° 30′ 5″ N, 19° 4′ 36″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | grek-katolika eklezio | |
provinco | Pest | |
paroĥo | loke | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Győző Czigler | |
Konstrustilo | novromaniko | |
Konstruado | 1875–1880 | |
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La grekokatolika preĝejo Egido de Dionaskanto estas historia monumento en Hungario, en Budapeŝto en la distrikto Erzsébetváros.
Historio
[redakti | redakti fonton]Grekokatolikoj vivis en Pest (urbo) ekde fino de la mezepoko, tamen nur sporade. La eklezia grupo estis fondita nur en 1895. Ili aranĝis la liturgiojn en Preĝejo Naskiĝo de Maria (Belváros). Pli frue en la malfruaj 1870-aj jaroj la romkatolikoj konstruis paroĥan kirkon en Erzsébetváros, sed post jaroj ĝia kapacito jam ne sufiĉis. Ili konstruis pli grandan en la sama placo (vidu:Preĝejo Elizabeto de Hungario (Erzsébetváros)), la pli malnovan ili transdonis al la grekokatolikoj en 1905. En la sama jaro estis fondita la paroĥo kaj ankaŭ la mesoj estis aŭedeblaj jam en propra preĝejo. Komence la preĝejo situis sola, sed oni konstruis etaĝan paroĥon ambaŭflanke de la preĝejo en 1929, tial ĝi jam kontaktiĝas al la najbaraj loĝdomoj. En la sekvaj jaroj sekpentraĵoj estis pentritaj en la preĝejo. Dum la 2-a mondmilito la kirko difektiĝis, poste ĝi estis renovigita, baldaŭ en 1975 kaj 2001.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo kontaktiĝas kun la najbaraj loĝdomoj laŭ trotuaro de la placo. La fasado estas simetria, la enirejo funkcias meze, plej supre malalta turo altiĝas. Dekstre de la enirejo oni metis grandan krucon. La altaro estis farita en 1900. La vitraloj restis originaj el la romkatolika erao, ili prezentas Sanktan Elizabeton, Sanktan Matiason kaj Sanktan Jozefon. Pli nova altaro estis farita en 1833. La pentraĵoj estas verkoj de Ignác Roskovics, Ferenc Lohr kaj Béla Kontuly.
Kermeso okazas en la 1-an de oktobro.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Lustro
-
Sankta Jozefo kaj Kristo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2017-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]