Preĝejo Koro de Jesuo (Szeged)
Preĝejo Koro de Jesuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szeged |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Csongrád |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Szeged |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Gáspár Fábián |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en urbo Szeged (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo ĝis fine de la 1-a mondmilito ne estis loĝata. En la fruaj 1920-aj jaroj oni konstruis amase loĝdomojn. La unua katolika pastro alvenis en 1928, li organizis mesojn en la lerneja kapelo. La kirko jam kun rango paroĥo estis konstruita en la jaroj 1934 kaj 1935. En 1995 ĝi perdis la paroĥan rangon, poste ĝi estis filio de Szeged-Tápé. La orgeno estis farita en pedagogia lernejo de Budapeŝto en 1887. Ĝi funkcias en tiu ĉi preĝejo ekde 1941.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en la loĝkvartalo en iuplaco. La fasado estas simetria, en ambaŭ anguloj alta kaj kvadrata turo altiĝas kaj iomete reliefas. Inter la turoj estas 3 enirejoj, en la pli alta nivelo 3 fenestroj, la plej supre timpano (arkitekturo). La navo konsistas el triopo, meze etendiĝas la alta ĉefnavo, apude po unu pli malaltaj flankonavoj. La absido estas rektangula kaj nur iomete pli malalta kaj mallarĝa, ol la ĉefnavo. La flankonavoj etendiĝas ĝis fine de la ĉefnavo, poste po 1 algluaĵoj troviĝas ĝis fino de la absido (supozeble sakristioj). menciindas reliefoj sur la pordoj fare de Antal Tápai. Interne László Vinkler pentris la freskojn en la sanktejo. En 2006 oni kreis vitralon pri Sára Salkaházi.