Preĝejo Marteno de Tours (Borsosberény)
Preĝejo Marteno de Tours | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Borsosberény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Nógrád (vilaĝo) |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 27 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Borsosberény.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ eklezia fonto en ĉi tiu vilaĝo estis kirko ĉirkaŭ 1400. Depost 1600 la turkoj okupis ĝin. En la frua 17-a jarcento kaj la kirko kaj la vilaĝo ruiniĝis eĉ senhomiĝis pro la konstantaj bataloj. Tamen en fino de la jarcento ambaŭ estis rekonstruitaj. En 1728 la preĝejo estis signife trakonstruita, la turo konstruiĝis en 1746, plenaj rekonstruaj laboroj okazis en 1790. La orgeno estis farita en 1942.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed estas alia enirejo ĉe la navo. La absido estas kvadrata, tamen la anguloj estas rondaj. La absido estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Sakristio aliĝas al flanko de la absido. La mebloj estis faritaj ĉirkaŭ 1790. Murpentraĵoj estis pentritaj en 1959. Menciindas la lignaj skulptaĵoj.
Kermeso okazas en la 11-an de novembro.