Preĝejo Nia kara Sinjorino (Linderbach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Mario-kirko de Linderbach

La Kirko Nia kara sinjorino (germane: Unsere liebe Frau) estas protestantisma kirko en la urbokvartalo Linderbach en Erfurto, Germanio. La komunumo apartenas al la Ekleziaro Vajmaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine temis pri romanika konstruaĵo. Partoj tiamaj ankoraŭ konserviĝas en la nordokcidenta flanko de la kirko. La romp-arka sakramentejo en la ĥorejo kaj romp-arkaj fenestroj atestas alkonstruon gotikan. Restaŭrado okazis en 1970. La kadukiĝanta ambonaltaro forigitis kaj la ĥorejo liberiĝis de pli novaj ŝanĝoj. Tie oni trovis farbitan kadron de fenestro el pasintaj tempoj. La orgenon faris en 1857 Johann Friedrich Schulze el Rottenbach-Paulinzella. En 2002-2009 okazis novaj restaŭradlaboroj de la kirko kaj de ĝia meblaro.

Altarbildo Anna Triopa

Ekipaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.97930411.099839