Preĝejo Sankta Mario (Frankfurto ĉe Odro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Mario-kirko frankfurte
Altarejo

La Kirko Sankta Mario (germane: St.-Marien-Kirche) en Frankfurto ĉe Odro (Germanujo) estas la iama ĉefa paroĥuja preĝejo de la urbo starigite ene de pli ol 250 jaroj. La konstruaĵo rangas inter la plej grandaj de nordgermana brikŝtongotiko; ĝi havas longecon de 77 metroj kaj larĝecon de 45 metroj. Dum la Dua mondmilito ĝi grandskale detruitis sed ja ĝuis rekonstruiĝon grandpartan poste. En niaj tagoj ĝi estas socikultura centro kaj emblemo urba.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estiĝo dum la malfrua mezepoko[redakti | redakti fonton]

En 1253, post la urbofondiĝo, faritis la origina konstruaĵo kun unu el la plej malfruaj galerioj de la Markio brandenburgia. Ekde 1360/70 oni faris, anstataŭigonte la malnovan altarejon, haloĉirkaŭantan ĥorejon. Samtempe alkonstruitis ĉe la norda flanka navo multangula enirejo kun sabloŝtona portalo. En la 15a jarcento pligrandiĝis la longa navo je kvin navoj. La malcentraj navoj ricevis fortimpresajn, per bildoj ornamitajn atikojn. La dutura fasado plialtiĝis ĉirkaŭ 1450 je kvar etaĝoj. La nordan turon kronas spajro okforma, la sudan turon krono kun spajro. Post la fondo de la Viadrina-altlernejo faritis per la novkonstruo de la sakristio kun galerio en 1521/22 la lasta grava etendiĝo kirka.

Aparta afero estas la tri grandaj vitraloj faritaj inter 1360 kaj 1370. La laŭ gotika stilo kreitaj artaĵoj konsistas el sume 117 bildoj (83x43 cm) financitaj per la burĝaro. Per bildbiblio rakontatas la kreohistorio kaj la vivo de Adamo kaj Evo, la konstruo de Arkeo de Noa, la vivo de Jesuo Kristo kaj la legendo de Antikristo.

Savomezuroj en la 19a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 15.5.1826 terenfalis la suda turo post kio Karl Friedrich Schinkel decidis forigi la tutan gotikan vandon el la 13a jarcento. Ĝi forgesitis rekonstruote nur en la 1990aj jaroj. La sekvajn jarojn lasis Sĉinkel al la disĉiplo Emil Flaminius; la detruita suda turo tute ne refaritis tamen.

Damaĝoj dum al Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito 117 kampoj de la vitralaro elprenitis en septembro 1941 kaj deponitis en la urbo; en 1943 iĝis ties dokumenta fotado blanka-nigra. En aprilo ili venis al Potsdam en la Novan palacon. Dum la detruiĝo de la frankfurta urbokerno en aprilo 1945 ruiniĝis ankaŭ la Mario-kirko. Malgraŭ multaj sekurigoj provizoraj sekvis pluraj aliaj partaj terenfaloj.

Rekonstruo post 1945[redakti | redakti fonton]

La sakristion kaj la Ĥorejon de la martiroj rekonstruigis en 1958 la komunumo kirka; starigis oni la mezan ujon de la altaro kaj solene rekonsekritis la loko por diservaj agoj. Pro malsufiĉaj hejtadoj diservoj tamen povis okazi nur malvintre. La evangelia komunumo kaj la tiama konsilantaro urba subsignis en la 27.9.1974 kontrakton 99 jarojn daŭrontan pri sakrejutiligo posta. Tiam transprenis la urbo la devon restaŭri la ruinon por celoj de publika utiligo. En 1979 ekis la laŭparta sekurigo kaj restaŭro. Unue refaris kaj reŭtiligis oni la sakristion. La altvalorajn vitralojn estis ŝtelinta la sovetia administrado por transporto al Leningrado.

Post Turniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1990 rekonstruiĝo daŭris. En 1998 refaritis la ĉefaj tegmentoj supre de la altarejo kaj de la longa navo; la 21 metrojn alta tegmentaro estas la plej granda el ligno kiu estis farita en la 20a jarcento. La lasta ago estis la refaro de la norda turo kaj refarbado origina. Farbkoncerne estis diversaj interesaj malkovroj en al kuro de la restaŭradlaboroj. Artaĵoj el la iama riĉega meblaro de Mario-kirko kiel ankaŭ la Mario-altaro de 1498, la baptopelvo bronza kaj kandelabro bronza (fino de la 14a jarcento) kiel ankaŭ epitafoj multaj de burĝoj videblas ekde 1980 en la Gertrudo-kirko.

Post diversaj intertraktoj sukcesis la redono de 111 kampoj vitralaj fare de pentofarema Ruslando kiuj ekde somero 2002 en Frankfurto restaŭritis kaj revenis je la origina loko en 2005. En 2008 revenis eĉ la lastaj fenestroj el Rusujo kium elde februaro 2009 readmireblas surloke.[1]

En 2002 instalitis kontraŭbrulprotektsistemo. En majo 2006 metitis nova pavimo en la direkto de la uesta portalo por kio uzitis originaj granitaj ŝtonoj. Por diversaj planoj alvokitis la publiko partopreni donaceme. En 2014 mulditis fare de la fama firmao Grassmayer el Innsbruck la mankantaj sonoriloj.

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La komunumo kirka havas propran bibliotekon de 972 volumoj. 816 presitis inter 1430 kaj 1850. En 1932 menciitis posedo de pli ol kvin miloj da volumoj. El tiuj 90 procentoj dumbombade en la 1945a jaro detruitis. La plej malnova konserviĝinta libro estas el 1430 (meslibro sur pergamento). Ĝi ankaŭ estis skribita en Frankfurto.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la vitralara historio[rompita ligilo]
  2. Märkische Oderzeitung/Frankfurter Stadtbote, 14.10.2005, p. 13.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marina Flügge (red.): Die Chorfenster der St. Marienkirche in Frankfurt (Oder). Forschungen und Beiträge zur Denkmalpflege im Land Brandenburg 10. Wernersche Verlagsgesellschaft, Worms 2008. ISBN 978-3-88462-272-8
  • Frank Mangelsdorf (Hrsg.), Der gläserne Schatz, Berlin 2007, ISBN 978-3-360-01909-7.
  • Frank Mangelsdorf (Hrsg.), Der gläserne Schatz : die Bilderbibel der Marienkirche in Frankfurt (Oder), Berlin 2005, ISBN 3-360-01265-8.
  • Bernd Martin/Ulrich Knefelkamp (eld.), Der Antichrist. Die Glasmalereien der Marienkirche in Frankfurt (Oder), Leipzig 2008, ISBN 978-3-361-00638-6.
  • Ralf-Rüdiger Targiel: Die Marienkirche zu Frankfurt (Oder). Stolz der Stadt – einst und heute. Berlin 2005, ISBN 978-3-937494-18-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

52.34305555555614.554444444444