Preĝejo Sankta Triunuo (Ibafa)
Preĝejo de Sankta Triunuo | ||
---|---|---|
Preĝejo de Sankta Triunuo en Ibafa
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Ibafa | |
Geografia situo | 46° 9′ 17″ N, 17° 54′ 56″ O (mapo)46.15469495814917.915465449032Koordinatoj: 46° 9′ 17″ N, 17° 54′ 56″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Baranya | |
diocezo | Pécs | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo de Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Ibafa.
Historio
[redakti | redakti fonton]La preĝejo estis konstruita en 1865. Dum la 2-a mondmilito diversaj difektoj okazis, ekzemple la galerio ankaŭ nun mankas. Post senhomiĝo de Gyűrűfű la sanktejo trovis lokon en tiu preĝejo, la iamaj loĝantoj regule vizitas ĝin. En la 2000-aj jaroj la preĝejo parte estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La preĝejo havas malaltan kvadratforman turon super la ĉeenirejo, antaŭe ŝtona kruco estas. En la proksimeco paroĥo situas. En la interno de la preĝejo la plej grava skulptaĵo prezentas Sanktan Vendelon. La ĉefaltara bildo montras Jesuon kun kruco. Menciindaj freskoj estas pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo.
Kermeso okazas en la dimanĉo de Sankta Triunuo.