Preĝejo Stefano la 1-a (Sajószentpéter)
Paroĥa preĝejo de Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) en Sajószentpéter
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sajószentpéter |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Sajószentpéter.
Historio
[redakti | redakti fonton]Gotika katolika kirko de Sankta Petro konstruiĝis en la 14-a jarcento en la tiama Zenthpeter, nuntempa Sajószentpéter, kiun la kalvinanoj akiris en la 1550-aj jaroj. Nova katolika rondo kreiĝis en 1763. La katolika preĝejo estis konstruita inter 1763-1765, kiu baldaŭe kadukiĝis, tial en la frua 19-a jarcento ĝi estis renovigita kaj trakonstruita. La orgeno ekfunkciis en 1934. En 1950 kaj 2008 la preĝejo estis renovigita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola apud tombejo havanta 3 ĉefajn partojn: navon, kvadratan turon kaj duonrondan sanktejon. La turo estas kovrita per bulba kupolo. Sur la muro ekstere oni metis memortabulon pri la deportitaj germanoj. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1850 kaj ĝi prezentas Stefanon la 1-an (Hungario), kiam li dediĉas la landon al Sankta Maria.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare
- hungare kun bildoj
- hungare Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine