Preĝejo Stefano la 1-a (Somogyszil)
Aspekto
Preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Somogyszil |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Somogy |
diocezo | Kaposvár |
dekanujo | Somogyvár |
paroĥo | en Igal |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas katolika historia monumento en vilaĝo Somogyszil (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi gotika kirko jam troviĝis en eklezia listo de 1332. La kirko detruiĝis dum dominado de la turkoj, poste en 1726 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko. La orgeno estis konstruita en 1909. La preĝejo estis restaŭrita en 1976, tiam oni trovis la enmuritajn gotikajn fenestrojn.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto laŭ vojo. En la korto estas ankaŭ krucifikso. En la fasado la turo meze reliefas. Kaj la turo kaj la navo havas ŝtupajn apogpilierojn. Ĉe fino de la navo sakristio kun aparta enirejo estas videbla.
Kermeso okazas la 20-an de aŭgusto.