Preĝejo Ĉieliro de Maria (Grábóc)
Aspekto
Preĝejo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
Preĝejo Ĉieliro de Maria en Grábóc
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Grábóc |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Tolna |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Szekszárd |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Grábóc.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post dominado de turkoj ankaŭ katolikaj germanoj alvenis, kiuj konstruis kapelon en 1765. Baldaŭe en 1795 ili alkonstruis navon, tial la kapelo iĝis sanktejo de la preĝejo. Tiutempe konstruiĝis ankaŭ la golgoto malantaŭ la preĝejo. La orgeno estis farita en 1819, en 1900 kaj 1935 estis trakonstruita. En 2012 la golgoto plene renoviĝis fare de (iam forpelitaj) germanoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en rando de la vilaĝo. En mezo de la fasado malsupre troviĝas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. La sanktejo estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. Malgranda sakristio aliĝas al la sanktejo.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.