Preĝejo Ĉieliro de Maria (Ráckeve)
Paroĥa preĝejo de Ĉieliro de Maria | ||
---|---|---|
Preĝejo de Ĉieliro de Maria kun la kampanilo en Ráckeve
| ||
Serba ortodoksa preĝejo • Serbian Orthodox church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Ráckeve | |
Geografia situo | 47° 9′ 38″ N, 18° 56′ 35″ O (mapo)47.16055555555618.943055555556Koordinatoj: 47° 9′ 38″ N, 18° 56′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | ortodoksa eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | gotiko, baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 400 starlokoj, kelke da sidlokoj por la gemaljunuloj | |
Longo | 26 m (preĝejo) | |
Larĝo | 9 m (preĝejo); 7 m (flankokapelo) | |
Alto | 40 m (kampanilo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Ortodoksa serba preĝejo de Ĉieliro de Maria estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Ráckeve, en la urbomezo, tamen inter teretaĝaj domoj. Mem al la historia monumento apartenas la preĝejo, kampanilo, paroĥo, domo por la preĝeja kantisto, ŝtonokruco kaj la ŝtonmuro. Ĝi estas la unusola serba-gotika preĝejo en Hungario.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laŭ arkeologoj monaĥejo kun preĝejo konstruiĝis en tiu loko en la 12-a jarcento. Post 3 jarcentoj jam ofte alvenis serbaj rifuĝintoj, ankaŭ ili uzis tie la katolikan preĝejon. Aparta gotika preĝejo (por la serboj) konstruiĝis en 1487. Dum dominado de turkoj ĝi ne estis detruita, laŭ onidiro miraklo okazis. Eĉ la incendioj evitis tiu ĉi preĝejon. En 1756 la kampanilo (apud la kirko) estis plialtigita kaj barokigita. Menciindas, ke ĉe la serbaj preĝejoj estas tre malofta la kampanilo. La ikonostazo estis farita en la 18-a jarcento.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola havanta unusolan navon. La absido situas en la orienta flanko kaj ĝi havas 8 angulojn. En la 16-a jarcento 2 flankokapeloj konstruiĝis al la navo en renesanca stilo. Unu el la enirejoj troviĝas en la okcidenta flanko, la alia ĉe la flankokapelo de Johano Baptisto. La alia same kvadrata kapelo estas dediĉita al Sanktaj Kosma kaj Damjano. En la sanktejo estas videbla bildo pri Kristo.
La navo laŭ la kutimoj konsistas el 2 partoj: por la viroj kaj por la virinoj. Inter la sanktejo kaj navo situas la ikonostazo, kiu konsistas el preskaŭ 50 ikonoj.
Freskoj
[redakti | redakti fonton]La plena eno (eĉ la kolonoj) estas kovritaj per freskoj, la gotika preĝejo malhelpis la pentradon. La unua freskoj estis pentritaj en 1320, ili jam malaperis. La sekva pentrado okazis en 1514 (kelkloke videblaj), la nun videblaj freskoj estis pentritaj en 1765.
Kermeso okazas la 29-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun multe da fotoj
- hungare Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]