Prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj kun turna libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prisma kombinaĵo de 2n p/q-lateraj kontraŭprismoj kun turna libereco
Plia nomo UC22(q nepara), UC24 (q para)
Bildo
(n=2, p=3, q=1)
Bildo
(n=1, p=7, q=2)
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 4np
Lateroj 8np
Edroj 4n {p/q} (se ne p/q=2), 4np trianguloj
Komponantoj 2n p/q-lateraj kontraŭprismoj
Geometria simetria grupo nq nepara: np-obla kontraŭprisma simetrio D(np)d

nq para: np-obla prisma D(np)h

Geometria simetria grupo de komponanto q nepara: 2p-obla nepropra turnado S2p

q para: p-obla turnado Cph

vdr

En geometrio, prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de uniformaj kontraŭprismoj komunigantaj la akson de turna simetrio. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de du kopioj de la respektiva prisma kombinaĵo de kontraŭprismoj (sen turna libereco), kaj turno de ĉiu kopio per egala kaj kontraŭa angulo.

Estas malfinia familio de prismaj kombinaĵoj de kontraŭprismoj kun turna libereco.

Por ĉiu pozitiva entjero n>0 kaj por ĉiu racionala nombro p/q>3/2 kaj p/q≠2, ekzistas kombinaĵo de 2n p/q-lateraj kontraŭprismoj kun turna libereco, kun geometria simetria grupo:

  • D(np)d se nq estas nepara
  • D(np)h se nq estas para

Se p=2 kaj q=1, ĉi tio estas la kombinaĵo de 2n kvaredroj konsiderataj kiel degeneraj kontraŭprismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.