Prizonkolonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prizonkolonio en la Andamanoj (ĉ. 1895).

Prizonkoloniopunkolonio estas instalaĵo uzita al ekzilkaptitoj por apartigi ilin de la ĝenerala loĝantaro metante ilin en malproksiman lokon, ofte insulon aŭ malproksiman kolonian teritorion. Kvankam la esprimo povas esti uzita rilate al prizoninstalaĵo situanta en malproksima loko ĝi kutimas pli ofte rilati al komunumoj de kaptitoj kontrolitaj fare de prizonestroj aŭ guberniestroj havantaj absolutan aŭtoritaton.

Historie pun-kolonioj ofte estis uzitaj por puna laboro en ekonomie subevoluinta parto de ŝtato (kutime koloniaj teritorioj), kaj je multe pli granda skalo ol ĉe prizonbieno. En praktiko tiaj punkolonioj povas esti pli malgrandaj ol sklavkomunumoj. La brita, franca, kaj aliaj koloniaj regnoj peze utiligis Nordamerikon, Aŭstralion, Francan Gujanon, Nov-Kaledonion kaj aliajn mondopartojn kiel punkoloniojn je ŝanĝiĝantaj gradoj, foje sub la alivestiĝo de kontraktligita sklaveco aŭ similaj aranĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]