Programo de studenta interŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Programo de studenta interŝanĝo estas programo per kiu studento, kutime mez-altlerneja, decidas loĝi en fremda lando por lerni la lingvon, kulturon aŭ aliajn aferojn de tiu lando. Tiuj programoj foje nomiĝas "interŝanĝoj", ĉar la landoj ofte interŝanĝas studentojn tiamaniere. La studentoj loĝas kun gastiganta familio, kiu kutime estas senpagaj volontuloj kaj ofte havas infanon, kiu partoprenas, partoprenos aŭ jam partoprenis en interŝanĝo. Gastigontaj familioj estas elekti per organizo kiu organizas la interŝanĝon.

Studentaj interŝanĝoj populariĝis post la dua monda milito, kaj celis vigligi la kulturan toleron kaj lingvan sperton de la partoprenantoj, kaj plivastigi iliajn "sociajn horizontojn".

Gasta studento kutime loĝas en la gastiga lando dum iom mallonga tempo, ofte malpli ol 10 monatojn, kontraste al internaciaj studentoj (kiuj matrikuliĝas en eksterlandan universitaton plej ofte por diplomiĝi tie, kaj loĝas tiulande tiom da jaroj kiel necesaj), aŭ tiuj studentoj en programo de eksterlanda studado, kiu ofte daŭras kelkajn jarojn.

Vidu ankaŭ