Projekto:WikiTrans/Renkontiĝo majo 2013

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde la 1-a ĝis la 5-a de Majo 2013 okazis en Partizánske (Slovakio) fizika trejnado pri verkado de artikoloj helpe de WikiTrans, gastigata de E@I. Flanke por kelkaj teknikistoj/organizantoj okazis ankaŭ laborkunsido. La tuto okazis en la oficejo de E@I, Februárová 2, en la 2a etaĝo de la "Dom služieb Alfa", konstruaĵo malantaŭ la urbodomo.

Loĝado kaj partopreno estis senpagaj, danke al subvencio, kiun malavare atribuis la fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF).

Partoprenkondiĉoj[redakti fonton]

Por partopreni la trejnadon sufiĉis:

  • regi Esperanton skribe
  • pasive regi la anglan
  • voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli

Provizora programo[redakti fonton]

  • 1-a de majo: alveno ĝis la vespero, la frue venintaj povas helpi prepari la aranĝon, diskuti ĝeneralaĵojn, esplori la E@I-oficejon ktp.
  • 2-a de majo atm: "politika" programo (varbado/informado) pri WikiTrans, ELiSo, Vikipedio, Vikimedio(j), Viki-projektoj,
  • 2-a de majo ptm: plano por progresigi la WikiTrans-laborojn favore al Vikipedio, praktika instruado pri uzo de WikiTrans ene de Vikipedio por rapide verki artikolojn
  • 3-a de majo atm: enkonduke pri WikiTrans de ĝia kreinto Eckhard Bick – ecoj, ebloj, utilo, praktika laboro
  • 3-a de majo ptm: prezento de Vikidatumoj kaj ilia signifo por WikiTrans; praktikaj laboroj pri WikiTrans / uzado de ŝablonoj kaj ŝablonkreado (paralele)
  • 4-a de majo atm: diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
  • 4-a de majo ptm: vortara/leksikografia laboro / robotistoj kaj programistoj (paralele)
  • 5-a de majo atm: praktikaj laboroj pri WikiTrans, planoj de estonta agado, konkludoj
  • 5-a de majo ptm: foriro / por tiuj, kiuj restas pli longe: libera babilado, vizito de urbo aŭ montetoj apudaj, vespere stelobservejo

Pli detale pri kelkaj programeroj[redakti fonton]

Por la diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco":

  • grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
  • kiom signifa estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
  • terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
  • kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?

Pri la vortara/leksikografia laboro:

  • estas intenco prepari vortarredaktan interfacon por WikiTrans, permesante al homoj pligrandigi la angla-esperantan vortaron uzatan; praktika montro kaj klarigo pri tia laboro

Pri la taskoj por robotistoj kaj programistoj:

  • Krei/plibonigi sistemon por aŭtomate aldoni interartikolajn ligilojn, kaj igi ruĝajn ligojn bluaj trovante sinonimojn ktp. kiuj jam ekzistas en la Esperanta Vikipedio
  • Krei pli facilan kaj rektan integrigon de la redaktinterfaco al la Vikipedio, tiel ke novaj homoj tuj povu ekredakti. Tion eblas solvi aŭ per programado, aŭ per lokigo de la ĝustaj "how-to" klarigoj en la ĝustaj lokoj dum uzanto vidas "truon" aŭ ĝermon en la Esperanta Vikipedio.

Celgrupo[redakti fonton]

  • precipe kontribuantoj / kontribuontoj kiuj volas lerni kiel utiligi WikiTrans-on por kreadi novajn artikolojn
  • ŝablonistoj, robotistoj kaj programistoj

Partoprenintoj[redakti fonton]

  1. KuboF
  2. Eckhard
  3. Blahma
  4. Petro666
  5. Miropiro
  6. Lubomir999
  7. Venca24
  8. SofiaHun
  9. Mirmal