„ Jen entuziasmo, amo, pasio, vulkaneksplodo de sentoj. La aŭtoro lertege uzas nian lingvon, kaj posedas seneraran verssenton; laŭ ritmo, laŭ poezio, li atingas perfektecon, la lingvon li senceremonie traktas aŭ perfortas. ”
„ Fine vera poeto, flirtvoĉa poeto, majstro de liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodia ritmkonstruo. La ĉeftemo en liaj poemoj estas la nudigita amo En prologo troviĝas socialistaj pensoj. Cetere liaj poemoj estas tre belaj kaj alportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo.
Knaras radoj, krakas pordoj Fajfsirenas aŭtoj Brilas vitroj magazenaj Kalvas placa rond' Ĉielenas templa pinto Glitas ombroj fantomecaj Malaperas en la grizo De nebula ŝalo Dereliĝis tramvagono Kaj ekbluis la fajrero Tra la grizo kri' eksonis Kri' de malespero.”