Promontory Point

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Promontory Point estas loko en la usona ŝtato Utaho; ĝi situas sur kabo inter la Granda Sala Lago kaj ties golfeto Bear River Bay. La loko iom famiĝis, ĉar en proksima kaj similnoma loko, Promontory Summit ĉe Promontory (60 km norde de ĝi), okazis grava evento en la trafika historio de Usono.

Je la 10-a de majo 1869 ĉe tiu loko kontaktiĝis la konstruantaj teamoj de la fervojoj Central Pacific Railroad kaj Union Pacific Railroad kaj tiel establis la unuan fervojan ligon inter la du marbordoj de Usono.

Okaze de la sukceso oni metis arĝentan kaj oran najlojn en la lastan ŝpalon (el laŭra ligno). La Angla vorto por tiu speco de najloj estas spike kaj povas signifi ankaŭ "spiko", tial iuj asertas, ke temis pri ora spiko (vidu la artikolon pri Utaho), sed tio estas malprobabla. La Universitato de Stanford eĉ ofertas bildon de tiu najlo ĉe www.stanford.edu/dept/SUMA/spike.html Arkivigite je 2004-10-09 per la retarkivo Wayback Machine.

Jena mapo montras la situon de la renkonta stacio Promontory kaj de la kabo Promontory Point:

Pretere, la fervojaj stacioj de Promontory kaj Echo Canyon (nuna Wahsatch, ĉe la ŝtata limo al Vajomingo) rolas en la romano "Winnetou III" de la germana verkisto Karl May.