Universitato Stanford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stanford Universitato)
Universitato Stanford
Stanford wordmark (2012).svg
Stanford University Hoover Tower.JPG
moto Die Luft der Freiheit weht
Informoj
fondodato 1891
speco privata
jara budĝeto 6,8 mrd. US$ (2020)[1]
fondaĵokapitalo 27,7 mrd. US$ (2020)[2]
Situo
Geografia situo 37° 25′ 44″ N, 122° 10′ 10″ U (mapo)37.428888888889-122.16944444444Koordinatoj: 37° 25′ 44″ N, 122° 10′ 10″ U (mapo)
urbo Stanford, Kalifornio, Usono
Nombroj
nombro de studentoj 16420 (2020)[2]
nombro de kunlaborantoj 13300 (2020)
el tio profesoroj 2219 (2019)
Diversaĵoj
retejo www.stanford.edu
Map
Universitato Stanford
Information icon.svg
vdr

Universitato Stanford estas privata universitato en Kalifornio fondita 1-an de oktobro 1891. Ĝia oficiala nomo estas Leland Stanford Junior University, ĉar ĝi estis fondita memore al Leland Stanford junior, kiu mortis kiel junulo, de liaj gepatroj, Leland Stanford kaj Jane Stanford.

La blazono de la universitato montras germanlingve la devizon "Die Luft der Freiheit weht" ("la vento de libereco blovas"), kiu estas citaĵo el Ulrich von Hutten. La elekto de la lingvo indikas al la tempo fine de la 19-a jarcento, kiam la germana lingvo estis progresanta sur multaj sciencaj terenoj, anstataŭante la latinan.

La tereno de la universitato antaŭe estis ĉevalbreda bieno. En filioj de la universitato oni ankoraŭ nun diras "la bieno" (angle the farm), kiam oni celas la centron.

Deksep nobelpremiuloj laboris en aŭ devenis de universitato Stanford.

En 1971 Philip Zimbardo en Universitato Stanford aranĝis psikologian eksperimenton, en kiu li esploris la konduton de homoj en la roloj de malliberigitoj kaj de iliaj gardistoj. Tiu eksperimento proponas klarigon pri okazoj de perforto en realaj malliberejoj.

Elektitaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Administration & Finances. Stanford University, abgerufen am 22. Juli 2018.
  2. 2,0 2,1 Stanford University: Facts. 2020, abgerufen am 22. März 2020. Stanford Facts at a Glance (Memento vom 12. Juli 2012 im Internet Archive)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]