Prosser (Vaŝingtonio)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Prosser estas urbo en Kantono Benton, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas borde de la rivero Jakamaa. La poŝtkodo estas 99350. En 2004 oni nombris 5 138 loĝantojn. Prosser estas la kantona sidejo de Kantono Benton.
Prosser estis fondita de William Farrand Prosser, pensilvaniano kiu post militservado kiel kolonelo en la Usona Enlanda Milito, migris okcidenten kaj ekloĝis en tiu ĉi regiono en 1882. La urbo jure municipiĝis la 2-an de marto 1899.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Komerca Ĉambro de Prosser (angle)
- Granda Balona Festivalo en Prosser (angle)