Protesto en Sitong Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sitong Ponto en 2003

La Protesto en Sitong Ponto estis protesto en Pekino, Ĉinio dum la 20a Nacia Kongreso de la Ĉina Komunista Partio. De la 13-a de oktobro 2022, protestanto pendis standardojn kontraŭ Ĝenerala Sekretario Xi Jinping sur la Sitong Ponto en Haidian Distrikto, Pekino.

Police arestis lin post kiam li petis forigon de Xi Jinping de la Ĝenerala Sekretario, elekton por la Prezidanto de Ĉina, ĉesigi la nul-COVID politikon. Amaskomunikiloj kaj disidentoj nomis la protestanton "Pontoviro", en referenco al "Tankviro".

Protesto[redakti | redakti fonton]


[mi] Ne volas nukleatacidajn [testojn], [mi] volas manĝaĵon;
[mi] Ne volas enfermadon, [mi] volas libereco;
[mi] Ne volas mensogon, [mi] volas dignon;
[mi] Ne volas Kulturan Revolucion, [mi] volas reformon;
[mi] Ne volas [diktatorajn] gvidanton, [mi] volas baloton;
[mi] Ne volas esti sklavo, [mi] volas esti civitano.


(不要核酸要吃饭 不要封控要自由 不要谎言要尊严
不要文革要改革 不要领袖要选票 不做奴才做公民)

Enhavo de la maldekstra standardo

Komencu strikojn en lernejoj kaj oficejoj, forigi diktatoran perfidulon Xi Jinping
Leviĝ'! Popol' ne volanta sklavi! Kontraŭstaru diktatorecon, kontraŭstaru aŭtoritatismon, kaj savu Ĉinion!
Unu persono, Unu baloto, Por elekti la prezidanton!!!

(罢课罢工罢免独裁国贼习近平
起来不愿意做奴隶的人们! 反独裁反专制救中国 一人一票选主席!!!)

Enhavo de la ĝusta standardo

[mi] Volas manĝaĵon, [mi] Volas liberecon, [mi] Volas baloton!
Komencu strikojn en lernejoj kaj oficejoj, forigi diktatoran perfidulon Xi Jinping!
(要吃饭,要自由,要选票!
罢课,罢工,罢免独裁国贼习近平!)

Enhavo ludata per laŭtparolilo


Afiŝoj apogintaj la proteston en Universitato Stanford.

La protestanto, alivestinte sin kiel konstrulaboristo, vidigis du standardojn sur la ponto kaj produktis fumon ekbruligante pneŭojn.

La identeco de la protestanto ne estis konfirmita, sed kelkaj personoj kredas, ke la identeco estas de Peng Lifa, ankaŭ konata kiel Peng Zaizhou, 48-jaraĝa fizika entuziasmulo.