Protestoj en Kazaĥio (2022)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestantoj en Aktobe, 4-a de januaro 2022.

La protestoj en Kazaĥio en 2022 (kazaĥe: Қазақстандағы назарылық шаралары, Qazaqstandağy narazylyq şaralary) komenciĝis post subita pliigo de la prezo de tergaso. La protestoj komenciĝis en la nafturbo de Ĵanaozen sed rapide disvastiĝis al aliaj urboj. Tie iĝis tumulto dum la nokto de la 4-a ĝis la 5-a de januaro 2022, pro kio la prezidento deklaris krizostaton unue en Almato kaj en la provinco Mangistau, finfine en la tuta lando. Samtempe la registaro eksiĝis kaj la ŝtatestro iĝis la estro de la nacia sekureca konsilio.

La tumultoj, akompanitaj per atakoj kontraŭ la polico, tumultrabado kaj civilulviktimoj, kaŭzis la eniron de la fortoj de la Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Vespere de la 5-a de januaro, fronte al la protestoj, la prezidanto tiam petis helpon de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, kiu anoncis kelkajn horojn poste la decidon sendi pacfortojn.

Je la 6-a de januaro, la kazaĥaj aŭtoritatoj anoncis 18 mortintojn kaj 748 vunditajn policistojn.

La 7-an de januaro, la Rusia Defenda Ministerio anoncis, ke rusiaj paraŝutsoldatoj senditaj al Kazaĥio kadre de la packonserva misio de la Komuna Sekureca Organizo, kune kun la policaj instancoj de Kazaĥio, plene regas la flughavenon de Almata. Krome, rusiaj soldatoj sekurigas la rusian ĝeneralan konsulejon kaj aliajn gravajn instalaĵojn. Armeaj unuoj de la 45-a Aparta Brigado de la Rusiaj Paraŝutsoldatoj, la 98-a Aerdivizio kaj la 31-a Aparta Brigado de la Paraŝutsoldatoj estis senditaj de Rusio [1].

Ruskosmos raportis, ke sekureco ĉe la Kosmodromo Bajkonur plifortiĝis pro protestoj, la Rusia Kosma Korporacio anoncis, ke ĝi ne intencas evakui rusiajn civitanojn el la kosmohaveno.

La Ŝtatkomunuma Organizo pri Kolektiva Sekureco, estis unuafoje armee implikita en interna konflikto kun la proklamo de la komenco de operacio por restarigi ordon en Kazaĥio.

La kradvorto #zhanaozen2022 estas ofta en sociaj retoj, rilatante al la naftourbo kie la protesto komenciĝis.

La 10-an de januaro, Prezidanto de Kazaĥio Kasimĵomart Tokajev en sia parolado al la parlamenton proponis kandidaton je la ĉefministra posteno Aliĥan Smailov kaj anoncis gravajn reformojn. Li ankaŭ diris ke la misio de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco en Kazaĥio plenumis siajn taskojn kaj post du tagoj komenciĝos foriro de la eksterlandaj trupoj, kiu finiĝos post 10 tagoj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Opinisondo farita de sendependaj eksterlandaj esploristoj antaŭ la tumultoj, montris altan nivelon de malkontento pri vivnivelo, malfidon al la ŝtataj institucioj, angoron pro korupto. La malkontento estis speciale forta en la regionoj, kiuj iĝis centro de la tumultoj[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Gerard Toal, John O’Loughlin, Marlene Laruelle (2022-01-31) Ĉu la protestoj en Kazaĥio estis prognozeblaj? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-25. Alirita 2023-10-31.