Provinca Parko Fish Creek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinca Parko Fish Creek
Situo de Provinca Parko Fish Creek en Alberto
Situo de Provinca Parko Fish Creek en Alberto
provinca parko de Kanado
Bazaj informoj
Situo: Alberto, Kanado
Plej proksima urbo: Kalgario
Koordinatoj 50° 00' N, 114° 00' U Mapo
Areo: 13,48 km²
Fondita: 10-a de junio, 1975
Estrado
Respondeca instanco: Alberta Community Development
vdr
Provinca Parko Fish Creek

Parko Fish Creek estas provinca parko en la suda parto de Kalgario (Alberto, Kanado). Ĝi estas unu el la plej grandaj enurbaj parkoj de Nordameriko, etendante 19 km-ojn de oriento al okcidento. Kun 13,48 km², ĝi estas pli ol trioble pli granda ol Parko Stanley de Vankuvero (Brita Kolumbio).

La Rivero Bow kaj la rivereto Fish Creek trapasas la parkon, kiu fluas de unu flanko de Kalgario al la alia. La multaj pavimitaj kaj nepavimitaj vojetoj por piedirantoj kaj biciklistoj, kiuj ligas la parkon al la vasta enurba sistemo de vojetoj, permesas al vizitantoj aliri parkajn instalaĵojn por dumtaga tendumado, kiel ankaŭ ĉevalejojn kaj artefaritan lagon [1] en kiu oni povas naĝi. En la parko estas 80 kilometroj da vojetoj, de kiuj 30 km estas pavimitaj, kaj en ĝi loĝas multaj sovaĵaj bestoj, inter ili cervoj, kojotoj, strigoj, kaj kastoroj.

Danke al sia kreskado, la urbo Kalgario nun ĉirkaŭ la parkon ĉiuflanke. Je la okcidento ĝi ankaŭ havas komunan bordon kun la terenoj de la Nacio Tsuu T'ina, unu el la Unuaj Nacioj.

Kiel rezulto de la forta pluvado kaj inundoj, kiujn spertis Alberto en junio de 2005, la duono de la vojoj de la parko forlaviĝis kaj la alia duono damaĝita.[2] Sep pontoj por piedirantoj super la rivereto Fish Creek detruiĝis kaj sep aliaj iĝis nesekuraj.

La situo de la parko kaj urba kresko en la sudo de Kalgario daŭre kaŭzas kapdolorojn al urboplanistoj. Estas malmultaj lokoj, kie oni povus konstrui vojon tra la parko. Tri grandŝoseoj (Deerfoot Trail/Ŝoseo 22X, Macleod Trail kaj 37-a Strato SW) ekzistas por ligi la sudajn partojn de la urbo kun la nordo; ĉi tio ofte rezultigas trafikblokiĝojn en lokoj kie ĉiuj devas pasi.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ