Provinco Benguela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco en Angolo

La provinco Benguela estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 31 788 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 600 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Benguela. La teritorio situas en la okcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano.

Pli grandaj urboj en la provinco estas inter alie Lobito, Bocoio, Balombo, Ganda, Cubal, Caimbambo, Baia-Farta kaj Chongorói. Ĉefa etno en la provinco estas la ovimbundoj.