Saltu al enhavo

Provinco Bengo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Bengo
Provinco
provinco de Angolo [+]

LandoAngolo

Koordinatoj9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo)
ĈefurboCaxito
- koordinatoj9° S, 14° O (mapo)-8.783333333333313.983333333333Koordinatoj: 9° S, 14° O (mapo) [+]
Akvokolektejo20 310 km² (2 031 000 ha) [+]
Areo20 310 km² (2 031 000 ha) [+]
Loĝantaro716 335 [+] (2024)

HorzonoUTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+]
ISO 3166-2AO-BGO

Provinco Bengo (Tero)
Provinco Bengo (Tero)
situo de la provinco en Angolo

Provinco Bengo (Angolo)
Provinco Bengo (Angolo)
DEC

Map
Provinco Bengo

Vikimedia Komunejo:  Bengo Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
v • d • r

La provinco Bengo estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 33 016 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de 1998 havis 156 100 loĝantojn - nun laŭ taksoj temas pri proksimume 450 000 loĝantoj. Administra centro de la provinco estas la urbo Caxito. La teritorio situas en la okcidento de la lando, ĉirkaŭas la provincon Luanda, la teritorion de la nacia ĉefurbo, kaj norde kaj sude de Luando bordas je la Atlantika Oceano.

Pli grandaj urboj en la provinco estas interalie Ambriz, Caxito, Catete, Muxuluando kaj Muxima - tiuj kvin estas la administraj centroj de la kvin municipoj de la provinco, nomataj Ambriz, Dande, Ícolo e Bengo, Nambuangongo kaj Quiçama. Ĉefa etno en la provinco estas la ambundoj. Ĝis 1975, Bengo cetere estis parto de la provinco Luanda.

Ekde administra reorganizado de 2014 la provinco donis grandan antaŭan sudan parton el la nuna provinco Luanda, sude de la rivero Kvanzo (Cuanza), kaj kompense ricevis iom da teritorio de la oriente najbara provinco Cuanza Norte, tiel ke la provincoj Bengo kaj Luanda nun laŭ areoj proksimume samgrandas. La provincaj mapoj en Vikipedio ankoraŭ ne montras tiun novan situacion, sed la de ekstere enplektita ŝanĝebla mapo tute sube de la informkesto jes jam grize montras la areo de la tuta nova provinco.

MunicipoĈefurbo[1]Areo (km²)[1]Loĝ. (takso de 2006)[1]
AmbrizAmbriz4 20416 611
DandeCaxito6 52982 992
Ícolo e BengoCatete3 81958 830
NambuangongoMuxaluando5 604110 831
QuiçamaMuxima12 04629 905

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Angola Statistics: Bengo. GeoHive. Fonto: Instituto Nacional de Estatística (instituto nacia pri statistiko), Angolo. Instituto Nacional de Segurança Socia (instituto nacia pri sekuro socia), Angolo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
boato ĉe plaĝo de Cabo Ledo, kiu ankaŭ transiris en 2014 de provinco Bengo al Luanda