Provinco Ekvatora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Ekvatora
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

ĈefurboMbandaka
- koordinatoj0° N, 18° O (mapo)0.066666718.2667Koordinatoj: 0° N, 18° O (mapo)
Areo103 902 km² (10 390 200 ha) [+]

Loĝantaro1 626 606 (stato: takso de 2005)
Denseco15,66 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-EQ

Provinco Ekvatora (Tero)
Provinco Ekvatora (Tero)

Provinco Ekvatora (Demokratia Respubliko Kongo)
Provinco Ekvatora (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Provinco Ekvatora
Provinco Ekvatora

Map
Provinco Ekvatora

Vikimedia Komunejo:  Équateur, Congo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Provinco EkvatoraEkvatoro estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la nordokcidenta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2005 ĝi havis 1 626 606 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 103 902 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 16 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Mbandaka.

La provincoj Norda Ubangi, Mongala, Suda Ubangi, Ekvatora kaj Tshuapa estis rezulto de la disigo de la iama pli granda Provinco Équateur.[1]

La provinco ekhavas sian nomon pro la linio de Ekvatoro, kiu ĝuste trapasas la ĉefurbon Mbandaka. La lokanoj vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Découpage territorial: procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 19an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.
  2. Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.