Sud-Kivuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco Suda Kivuo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sud-Kivuo
Provinco
Uvira, DR Congo.jpg

LandoDemokratia Respubliko Kongo

Koordinatoj3° S, 28° O (mapo)-3.016666666666728.266666666667Koordinatoj: 3° S, 28° O (mapo)
ĈefurboBukavu
- koordinatoj3° S, 28° O (mapo)-3.016666666666728.266666666667Koordinatoj: 3° S, 28° O (mapo) [+]
Areo64 791 km² (6 479 100 ha) [+]


ISO 3166-2CD-SK

Sud-Kivuo (Tero)


Sud-Kivuo

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Sud-Kivu [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La provinco Sud-Kivuo respektive Suda Kivuo (france Sud-Kivu, kontraste al la norde najbara Nord-Kivuo) estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la orientan landliman parton de la ŝtato. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 4 614 768 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 65 070 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 71 homoj por kvadrata kilometro. La administra centro estas la urbo Bukavu. La oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la svahila.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sud-Kivuo limas je la provincoj Nord-Kivuo norde, Maniema okcidente kaj Katanga sude. Oriente ĝi limas je la najbaraj landoj Ruando, Burundo kaj Tanzanio.