Provinco Bandundu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Bandundu

Democratic Republic of the Congo - Bandundu.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bandundu
Areo 295 658 km²
Loĝantaro 8 062 463 (stato: takso de 2010)
Information icon.svg
vdr

Provinco Bandundu estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la centran okcidentan parton de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 8 062 463 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 295 658 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 27 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la samnoma urbo Bandundu (historie Banningville), kvankam la plej multe loĝata urbo de la provinco estas Kikwit. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, naciaj lingvoj la kituba kaj lingala.

lago Maï Ndombe