Bandundu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Bandundu
Bandundu Centre, vue aérienne.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 3° 19′ S, 17° 23′ O-3.3166717.38333Koordinatoj: 3° 19′ S, 17° 23′ O [+]
Alto 321 m [+]
Areo 222 km² (22 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Bandundu
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bandundu [+]
v  d  r
Information icon.svg

Bandundu estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La oficialaj loknomoj estis dum la kolonia erao BanningvilleBanningstad. La historia nomo devenis de literaturisto Émile Banning.

Mapo, kie Bandundu estas trovebla en la okcidenta parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bandundu situas sur montetaro laŭ rivero Kwilu proksime de enfluejo de rivero Kasai. Kinŝaso troviĝas aere 254 (voje 400), Kikwit 250, Boma 555, Lubumbashi 1449 km.

Panoramo de Bandundu en 2007

Historio[redakti | redakti fonton]

Bandundu estis signifa enlanda haveno, kiam ĝi estis la plej granda urbo sur la rivero inter Kinŝaso kaj Kikwit. La urbo suferis multe dum la 2-a enlanda milito.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bandundu havas malgrandan flughavenon kaj gravan riveran havenon. Ŝipoj trafikas al Kinŝaso kaj Kikwit. Ĉefvojoj kuras al Kinŝaso kaj Kikwit, estas malpli grava vojo suden. Tra la rivero pramo funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bandundu havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1657 mm, en aprilo kaj novembro la pluvo kulminas, en julio malkulminas. La temperaturo varias inter 25-29 °C. En aŭgusto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en novembro.

Sidejo de la provinca asembleo de Bandundu
Bazarejo de Bandundu

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Riverbordo ĉe Bandundu