Provinco Kasaï-Oriental
provinco Kasaï-Oriental
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Mbuji-Mayi |
Areo | 173 110 km² |
Loĝantaro | 6 556 917 (stato: takso de 2010) |
Provinco Kasaï-Oriental respektive Provinco Kasajo Orienta (kontraste al provinco Kasaï-Occidental respektive provinco Kasajo Okcidenta) estis unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la centran-orientan parton de la lando. Ĝi kaj la kompleta geografia regiono el orienta plus okcidenta provinco Kasaï havas sian nomon laŭ la rivero Kasaï, de kies akvo dependas la faŭno kaj flaŭro de la regiono. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 6 556 917 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 173 110 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 38 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Mbuji-Mayi. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la luba.
Bandundu • Suba Kongo • Ekvatora • Kasaï-Occidental • Kasaï-Oriental • Katanga • Kinŝaso • Maniema • Norda Kivuo • Orientale • Suda Kivuo