Provinco Maniema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Maniema

Democratic Republic of the Congo - Maniema.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kindu
Areo 132 520 km²
Loĝantaro 2 049 300 (stato: takso de 2010)
v  d  r
Information icon.svg

Maniema estas unu el dek provincoj de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la centran-orientan parton de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2010 ĝi havis 2 049 300 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 132 520 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de 15 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kindu kaj aliaj urboj estas Kasongo kaj Kalima. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la svahila.