Nord-Kivuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nord-Kivuo
Administrado
Retpaĝaro www.assembleenordkivu.org [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 0° 34′ S, 28° 42′ O (mapo)-0.5666666666666728.7Koordinatoj: 0° 34′ S, 28° 42′ O (mapo) [+]
Areo 59483 km² (5 948 300 ha) [+]
Situo de Nord-Kivuo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nord-Kivu [+]
Information icon.svg
vdr

Nord-Kivu estas provinco de la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa) orienta en la lando. Ĝi estas la provinco de Goma, granda urbego en la okcidento de la ŝtato. Laŭ la nova federacia konstitucio de 2006, Kongo Kinŝasa tenas tiun provincon fonditan je 1962.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nord-Kivuo bordas norde la Provincon Orientan de la Demokratia Respubliko Kongo, oriente la Okcidentan Regionon de Ugando, la Okcidentan Provincon de Ruando kaj la Lagon Kivuan, sude Sud-Kivuon, kaj okcidente Maniemon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu regiono suferis gravajn militajn okazintaĵojn kaj teruraĵojn fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento. Al la politika problemaro de la lando oni aldonas tie la konfliktojn inter la kongaj tucioj aŭ etnoj ligataj al ili kaj la ŝtata konga registaro aŭ la etnoj ne ligataj al ili (aŭ ligataj al hutuoj). Al tio aldoniĝis la supozata apogo de diversaj registaroj de Ruando aŭ la enmigrado de rifuĝintoj el tiuj lando kaj konflikto.

En februaro 2020 la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj raportis ke dum la pasintaj du monatoj pli ol 100 000 civiluloj fuĝis el siaj loĝlokoj en tiu regiono pro atakoj de armitaj grupoj en la tiel nomata Vatalinga estrolando. Multaj el la fuĝintoj estis antaŭe translokigitaj. La atakojn plenumis la Aliancitaj Demokratiaj Fortoj aŭ ADF, uganda islamisma grupo.