Provinco Huíla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la provinco en Angolo

La provinco Huíla estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 75 002 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2006 havis proksimume 700 000 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Lubango. La teritorio situas en la suda centro de la lando, en montara pejzaĝo.

montara pejzaĝo proksime de Lubango

Inter la municioj de la provinco estas Quilengues, Humpata, Chibia, Chiange, Quipungo, Caluquembe, Caconda, Chicomba, Matala, Chipindo kaj Kuvango. Ĉefa etno en la provinco estas la njanekoj-ĥumboj, sed ankaŭ ekzistas vivregionoj de la kojsanoj, okcidente tuŝiĝas la tradicia areo de la hereroj, kaj norde de la ovimbundoj kaj gangeloj.