Provinco Kars

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Kars
Situo
Distriktoj
Regiono Orienta Anatolio
Areo 9 587 km²
Loĝantaro 312 205 (en 2007)
Telefona kodo 474
Aŭtokodo 36
vdr

Kars (kurde Qers) estas provinco de Turkio. Ĝi situas en la administra regiono Orienta Anatolio en nord-orienta Turkio, ĉe limo al Armenio kaj tiel estas limregiono inter Orienta Anatolio kaj Transkaŭkazio. Ĝia ĉefurbo estas Kars. La najbaraj provincoj estas Ardahan, Erzurum, Ağrı kaj Iğdır.

Geografio

En la provinco vivas 312 205 loĝantoj, el kies triono en urbo Kars (stato de la jaro 2007). La provinco grandas 9 442 km² kaj ĉirkaŭas ĝin pli ol 3 000 m altaj montoj. El la surfaco plej grandas altebenaĵoj (51 %) kaj montaroj (38 %) kaj nur 11 % estas agroebenaĵo. La plej gravaj riveroj estas Aras, limriveroj Arpa kaj Göle. Gravaj lagoj estas Aygır, Aktaş kaj Turna.

La klimato estas kontinenta kun fortaj sezonaj temperaturaj ŝanĝiĝoj. Eblas -40 °C vintre kaj +45 °C somere. La jara precipitaĵo estas ĉ. 500 mm. La natura vegetaĵo en la regiono de Kars estas stepo.

Administra divido

Ekonomio

La loĝantaro ĉefe okupiĝas pri agri- kaj forstokulturo. La iam floranta komercado kun la iama Sovetunio kaj nuna Rusio sengraviĝis.

Etnoj

La loĝantaron formas turkoj, kurdoj, azerioj kaj karapapakoj respektive terekemoj. Iam loĝis tie multaj armenoj kaj kartveloj, kiuj reprezentis tie la kristanecon.

Historio

Ĉar la provinco situas inter Malgranda Azio kaj Kaŭkazio, multfoje ŝanĝiĝis ties posedantoj. Kars apartenbis dum jarcentoj al la armena reĝlando, kies ĉefurbo estis en Ani. La bizanca imperio perdis la regionon Kars en 1064 al la selĝukoj kaj tiel komenciĝis la islamigo/turkigo de la loĝantaro.

La areon okupis la kartveloj en 1124, la mongoloj en 1239. Inter 1534 kaj 1878, Kars apartenis al la Osmana imperio, post la bataloj de 1829 kaj 1856 al la rusa imperio. Post la milito de 1877-78, Kars apartenis al Rusio, ĝis 1919.

Dum la unua mondmilito, frost- kaj malsatmortis en batalo de Sarıkamış ĉ. 90.000 turkaj soldatoj pro malbona komandado de la trupoj.

Post kolapso kaj retiriĝo de la rusa registaro el tiu regiono, ekzistis tie dum 9 monatoj la t.n. Sudokcidenta Kaŭkaza Respubliko ĝis aŭtuno de 1919.

Laŭ pactraktato de Brest-Litovsk, la regionon akiris Turkio. La regionon posedis mallongtempe Armenio, sed en oktobro/novembro de 1920 paŝao Kazım Karabekir okupis ĝin por Turkio. En la dua mondmilito, ĝi estis grava militista bazo. Pli frue apartenis al la regiono la hodiaŭ sendependaj provincoj Ardahan kaj Iğdır.

40° 27′ 17″ N 43° 03′ 37″ O / 40.45472 °N, 43.06028 °O / 40.45472; 43.06028 (mapo)Koordinatoj: 40° 27′ 17″ N 43° 03′ 37″ O / 40.45472 °N, 43.06028 °O / 40.45472; 43.06028 (mapo)

Eksteraj ligiloj

greke paĝaro de la provinca registaro turke greke multaj fotoj el la provinca ĉefurbo kaj pri la apudaj ruinoj de la historia armena ĉefurbo Ani angle

Turkia topografio Provincoj de Turka Respubliko Flago de Turkio

Adana | Adıyaman | Afyonkarahisar | Ağrı | Aksaray | Amasya | Ankara | Antalya | Ardahan | Artvin | Aydın | Balıkesir | Bartın | Batman| Bayburt | Bilecik | Bingöl | Bitlis | Bolu | Burdur | Bursa | Çanakkale | Çankırı | Çorum | Denizli | Diyarbakır | Düzce | Edirne | Elazığ | Erzincan | Erzurum | Eskişehir | Gaziantep | Giresun | Gümüşhane | Hakkâri | Hatay | Iğdır | Isparta | İstanbul | İzmir | Kahramanmaraş | Karabük | Karaman | Kars | Kastamonu | Kayseri | Kırıkkale | Kırklareli | Kırşehir | Kilis | Kocaeli | Konya | Kütahya | Malatya | Manisa | Mardin | Mersin | Muğla | Muş | Nevşehir | Niğde | Ordu | Osmaniye | Rize | Sakarya | Samsun | Siirt | Sinop | Sivas | Şırnak | Tekirdağ | Tokat | Trabzon | Tunceli | Şanlıurfa | Uşak | Van | Yalova | Yozgat | Zonguldak

Ŝablono:Ĝermo-Turkio