La Grandduklando Posen (germaneGroßherzogtum Posen; poleWielkie Księstwo Poznańskie) estis parto de la Reĝlando Prusio, kreita el teritorioj aneksitaj de Prusio post la dispartigoj de Pollando-Litovio, kaj formale establita post la Napoleonaj Militoj en 1815. Ĝia ĉefurbo estis Posen (polePoznań). Laŭ interkonsentoj derivitaj ĉe la Kongreso de Vieno ĝi devis havi iom da aŭtonomeco. Tamen, fakte ĝi estis subigita al Prusio kaj la proklamitaj rajtoj por polaj regatoj estis efektivigitaj nur komence, sed poste pli kaj pli limigitaj. La grandduklando estis formale anstataŭigita per la provinco Posen en la prusa konstitucio de la 5-a de decembro 1848.
Kvankam la grandduklando kaj posta provinco estis regata de Prusio, ĝi ne membris en la Germana Federacio, escepte de 1848 ĝis 1851.
La teritorio de la iama grandduklando hodiaŭ apartenas plene al Pollando kaj estas proksimume konforma kun la nuna Grandpollanda provinco.