Malago (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco de Malago)
Saltu al: navigado, serĉo
Provinco Malago (Málaga)

Escudo de la provincia de Málaga.svg

Flag Málaga Province.svg

Estas parto de Hispanio
Administra centro Malago (Málaga)
Loĝantaro 1 652 999
Loĝdenso 226,19 loĝ./km²
Areo 7 308 km² (730 800 ha)
Provinco Malago (Málaga) sur la mapo de Hispanio
Provinco Malago (Málaga) sur la mapo de Hispanio
Geografia situo 36° 43′ 0″ N, 4° 25′ 0″ U36.716666666667-4.4166666666667Koordinatoj: 36° 43′ 0″ N, 4° 25′ 0″ U [+]
Malago (provinco) (Hispanio)
DEC
Malago (provinco)
Situo de Provinco Malago (Málaga)
Hor-zono UTC+01:00 [+]
Poŝtkodoj 29 [+]
ISO 3166-2 ES-MA
La kategorio en la Komunejo Malago (provinco) [+]
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Malago (hispane: Provincia de Málaga) estas unu de la ok provincoj de Hispanio kiuj komponas la regionon de Andaluzio. Ĝi situas sude de la Iberia Duoninsulo, ĉe la marbordo de la Mediteraneo, inter la provincoj de Granada oriente kaj Cádiz okcidente. Norde limas kun la provincoj de Córdoba kaj Sevilo. Ĝia ĉefurbo estas la urbo de Málaga.

Ĝi estas la plej malgranda provinco de Andaluzio. Ĝi enhavas surfacon de 7.306 km² distribuita en 100 municipoj, 9 komarkoj kaj 11 jurteritorioj. La populacio superas milionon kaj duonon de loĝantoj, laŭ la censo de 2008, kaj estas la dua provinco de Andaluzio kaj la sesa de Hispanio laŭ la populacio.

Tiu provinco enhavas la du komarkojn de la Costa del Sol kiu estas ege fama allogaĵo por turismo kaj por milionuloj kiuj venas loĝi tien (ĉefe portempe) ĉu arabestroj ĉu rusaj mafiuloj.