Prozopa duonarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Prozopa maldensarbaro)
Prozopa duonarbaro
ekoregiono
Prozopa duonarbaro kun velura prozopo.
Prozopa duonarbaro kun velura prozopo.
Prozopa duonarbaro kun velura prozopo.
vdr

Prozopa duonarbaro estas planto-asocio ene de Sudokcidenta Usono, laŭ la sistemo de Kuchler pri kategorioj de planto-asocioj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Prozopa duonarbaro troviĝas en Sonora-Dezerto, kaj karakteriziĝas pri superregado de Prosopis spp.. Tiu planto- asocio situas laŭlonge de sekaj partoj de dezertaj fluejoj kaj en tratranĉitaj altebenaĵoj [1].

Prozopaj specioj[redakti | redakti fonton]

La prozopaj specioj inkluzivas  :

  • Prosopis velutina (Velura prozopo)
  • Prosopis pubescens (Spiral-guŝa prozopo)
  • Prosopis glandulosa (Dolĉa prozopo)

Aliaj specioj en la asocio[redakti | redakti fonton]

  • Acacia greggii (Greg-akacio)
  • Populus fremontii (Fremont-poplo)
  • Phoradendron californicum (Kalifornia foradendro)
  • Washingtonia filifera (Kalifornia palmo) - La asocio de la Prozopa duonarbaro estas unu el la areoj laŭ la klasifiko de Kuchler kie tiu endanĝerigita palmo troveblas [2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J. Michael Scott, Patricia J. Heglund, Michael L. Morrison. 2002
  2. C. Michael Hogan. 2009

Bibliografio[redakti | redakti fonton]