Psefito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psefito (greka lingvo: psẽphos „ŝtoneto“) estas la nomo por malfajnklastaj sedimentrokaĵoj de grajngrandecoj super 2 mm. Tio egalas al la ŝtongrandecoj de gravelo[1], konglomerato kaj brekciojn. La esprimo estas uzebla sendepende de la materialo, ekzemple ne nur por klastaj silikatrokaĵoj, sed ankaŭ por klastaj kalkoŝtonoj. Tamen la esprimo kalksefito apenaŭ estas uzata. En la karbopetrografio kalkŝtono de tiu grajngrandeco nomiĝas kalkrudito. Se temas pri metamorfozo psefitoj ricevas la prefikson Meta-, do ili fariĝas metapsefitoj.

La malfajna krudmaterialo venas de mekanika disiĝ de aliaj rokaĵoj. Tio okazas ekzemple per frostkreviĝo ĉe rokvandoj aŭ -blokoj, tiel ke la rompitaĵoj kolektiĝas kiel ŝtonŝutaĵo en talusojŝutmontoj. Pere de transporto en akvejoj la akraj eĝoj forŝliviĝas kaj ekestas rulŝtonaĵo.

Apud la malfajnklastika psefito ekzistas ankaŭ fajnklastikaj pelitoj (kun grajngrandecoj sub 0,02 mm, ekzemple argilo) kaj mezklastikaj sedimentaĵoj (psamitoj), kies grajngrandecoj estas 0,02–2 mm (malfajna silto ĝis malfajna sablo). Alternative al la nomigado laŭ la skemo pelito/psamito/psefito estas uzata argilŝtono/siltŝtono/sabloŝtono/konglomerato aŭ brekcio. Oni ankaŭ uzas la esprimojn lutito/arenito/rudito por nomi rokaĵojn laŭ ilia grajngrandeco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Murawski, k.a.: Geologisches Wörterbuch. 11a eldono, Elsevier, Spektrum Akademischer Verlag. München. 2004, p. 112, 118 kaj Tab. VI 1–12 . ISBN= 3-8274-1445-8
  • Hans Füchtbauer: Sandsteine. In: Hans Füchtbauer (Hrsg.): Sedimente und Sedimentgesteine (= Sediment-Petrologie. Bd. 2). 4., gänzlich neubearbeitete Auflage. Schweizerbart, Stuttgart 1988, ISBN 3-510-65138-3, S. 97–183.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. gravelo: meza diametro de la ŝtonoj 2–63 mm