Ŝtonŝutaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
bloka ŝtonrompitaĵo el Dolerito ĉe la orienta flanko de Carningli, Pembrokeshire, Grandbritio.

Ŝtonŝutaĵo, ŝtonrompitaĵo, rokrompitaĵo, rokrubo estas pli granda, ne firmigita amaso de akraj ŝtonaĵoj. Ŝtonrompitaĵo estiĝas per fizika veterdisfalo kaj erozio, ĉe tio la transporto okazas ofte nur per gravito, ĉiam tamen trans tre mallonga distanco. Laŭ DIN 4022 unuopa ŝtonrompitaĵo ne estas pli granda ol 63 mm kaj ne malpli ol 2 mm[1] Do, ŝtonrompitaĵo apartenas al psefitoj (ŝtonetoj). Se la ŝtonrompitaĵoj estas relative grandaj (kelkaj decimetroj aŭ eĉ metroj) oni nomas tion blokrompitaĵo.

Tia materialo ofte ekestas en alta montaro, piede de krutdeklivojrokvandoj kaj amasiĝas tie al talusoj. La periglacia klimato de alta montaro kaŭzas rapidan fizikan veterdisfalon. Hodiaŭ ekzistas en vastaj partoj de la mezmontaroj de la norda hemisfero grandaj blokamasoj, kiuj ankaŭ nomiĝas „blokmaroj“. Se la materialo petriĝas estiĝas brekcioj (diference al la rondŝtona konglomeraĵo).

Malkompakta materialo kiu konsistas ĉefe el rondigitaj ŝtonrompitaĵoj nomiĝas rulŝtonaĵo. Ŝotro estas termino al la konstruado kaj staras por akraj, artefarite rompitaj ŝtonaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

<references>

  1. Schutt im geowissenschaftlichen Online-Lexikon GeoDZ.com