Pubis angelical

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pubis angelical
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Manuel Puig
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1979
vdr

Pubis angelical (Anĝeleca pubo) estas la kvina romano de la argentina verkisto Manuel Puig, publikigita en 1979. Ĝi estis foje republikigita kaj adaptita al kino en samnoma filmo (1982).

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La romano rakontas la historion de Ana, la protagonistino, enhospitaligita malsanulino, kaj tra sia amafera vivo, oni referencas al la vivo en Argentino en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kaj estas unu de la unuaj mencioj en literaturo al la Patrinoj de Plaza de Mayo. En paralela kadro okazas nekonsciaj fantaziaĵoj, kaj imaga odiseado kiu startis en Centra Eŭropo en la 1930-aj jaroj, pluas en Holivudo kaj pluas, jam kun elementoj de la sciencfikcio, en la estonteco. Ana aperas ligita al tri viroj kiuj ekspluatas ŝin sinsekve: riĉa kaj alloga edzo, subpremita subpremanto kaj aktivulo de la peronisma maldekstro.

Unua parto[redakti | redakti fonton]

  • 1.- Ama en la mateno post la nupta nokto, sola kaj kontrolita. Ana parolas kun Beatriz, plendas kaj rendevuas kun Pozzi.
  • 2.- Oktobro 1975, Meksiko, Ama ekverkas taglibron, skribas pri Fito, sia eksedzo, parolas kun Pozzi, kiu volas uzi ŝin por kidnapi riĉan argentinon Aleksandro.
  • 3.- Ama en Vieno konas Theo, profesoro kiu paktis kun mortintoj. Ana parolas kun Beat pri sia rilato kun Pozzi.
  • 4.- Armilindustriisto volas murdi Ama ĉar li kredas, ke ŝi estas spiono. Ŝi fuĝas kun Theo. En la taglibro Ana montriĝas nesincera kun Bea. Ŝi vojaĝas en transatlantiko kun Theo, kiu eĉ amante ŝin estas perfidonta ŝin kaj ŝi murdas lin.
  • 5.- Taglibro de Ana: kun Fito plaĉis al ŝi, sed li estis ogro; kun Pozzi ne tiom, kvankam li estis afanla. Ŝi montriĝas ambigua: memoras ame Fito kaj kritikas Pozzi. Ŝi montriĝas reakciema kaj maĉisma; ŝi parolas pri Aleksandro.
  • 6.- Ama estas jam aktorino tute malkontenta pro rutino kaj kontrolo al sia nova vivo. Ana parolas kun Pozzi, kiu klopodas pravigi sian peronisman sintenon. Ana adiaŭas lin.
  • 7.- La aktorino ripozas dum la Dua Mondmilito en bieno. Ŝi amas aktoron Él, sed fuĝas el tiu, kvankam malamikoj mortigas ambaŭ.
  • 8.- Ana parolas kun Pozzi, ŝi estas seniluziiĝinta. Pozzi volis reveni en Bonaeron. W218 estas prostitutino de sciencfikcio kiu sonĝas kun la aktorino.

Dua parto[redakti | redakti fonton]

  • 9.- Ana parolas kun Pozzi, memoras malnovajn tempojn kaj ŝajne ili reamas sin unu la alian.
  • 10.- W218 ekkonas la revitan viron LKJS, kiu vidigas ŝin la fitraktadon suferitan. Ana cerbumas pri sia amo, la vivkondiĉoj de virinoj kaj la vivo ĝenerale.
  • 11.- W218 sopiras esti kun sia foririnta amato. Oni sendas ŝin ŝialanden, en kies arkivo ŝi ekkonas sian devenon. Ŝi ne kapablas rekuniĝi kun sia amato.
  • 12.- Pozzi adiaŭas el Ana, li iras al Bonaero eksterleĝe liberigi malliberulojn; li diras al ŝi, ke li mortos.
  • 13.- Ana skribas en sia taglibro pri viroj kaj virinoj. W218 ricevas LKJS hejme, sed iĝante 21-jaraĝa ŝi perceptas la menson de la masklo deziranta ŝin kaj legas lian menson de subpremanta masklo.
  • 14.- Ana kaj Beatriz komentas la morton de Pozzi.
  • 15.- W218 klopodis murdi LKJS leginte sian trompeman menson. Atendante trajnon de Siberio, ŝi relegas lian menson kaj li jam pentis. W218 plezurigas la kontaĝajn malsanulojn.
  • 16.- Alia "freneza" malsanulino rakontas al W218, ke ŝi kaj ŝia filino havas "anĝelecan pubon". Ana ŝajnas kuracita kaj deziras komuniki la mesaĝon de "anĝeleca pubo" al siaj filino kaj patrino.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La romano centriĝas en la rolo de virino en la socio. Dum oni disvolvigas sentojn ĉefe pri amo kaj frustracio, dum pri politiko kaj peronismo la stilo fariĝas pli eseeca.

La tuta verko estas pliobligo de virino al pasinto kaj estonto. Estas similecoj inter tri virinoj: estas persekutitaj pro la ideoj de patro, fuĝas el viro, iras al bieno, konas alian pli mirindan (Pozzi, Theo, LKJS) sed perfideman ktp.